Цікаві ідеї!

Ĉi tiu ludo helpas instrui la numeralojn, la kolorojn kaj la nomojn de 12 bestoj!

La lasta paĝo havas la vortojn kiuj ni uzas en la ludo, kiel helpilo.

Ĝi estis tre populara dum la librofoiro de Tihuana kaj mi planas uzi ĉi tiun novan version dum la foiro de San Diego.

Uzu poŝtkartan paperon kaj, se eblas, enplastikigi ilin.

Miaj sugestataj reguloj:

1. Disdonu ĉiujn 24 kartetojn al la ludontoj, egale, renversite.

2. Tiu kiu havas la solan grizan urson komencas la ludon metante ĝin sur la tablon.

3. Tiu karto havas la vortojn "sep brunaj musoj" apud la urso, do tiu kiu havas tiun bildon sekvas kaj metas ĝin supre de la unua karto.

4. La ludo daŭras ĝis unu el la ludantoj ne plu havas kartojn kaj tiel li estas la venkinto!

5. Memoru miksi la kartojn antaŭ ol vi komencu novan ludon.

Ĝuu! Mar =)


http://www.edukado.net/upload/forum/1769.pdf

De http://www.edukado.net/subject/2440/